Eŭgeno de Svedio
Aspekto
Princo Eŭgeno, duko de Närke (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1865 en Palaco Drottningholm, mortis 82-jara la 17-an de aŭgusto 1947 en lia vilao Waldemarsudde, insulo Djurgården, Stokholmo) estis princo de Svedio (ĝis 1905 de Svedio-Norvegio) el la dinastio Bernadotte kaj konatiĝis kiel grafikartisto, pentristo kaj mecenato. Li interalie estis studento de la universitato de Upsalo.